Mi ĝuas libertagon hodiaŭ. Mi tre bezonis tiun ĉi libertagon pro la multo da laboro tra la pasinta semajno. La ĝuado ĉesis kiam mi ricevis telefonvokon de Ninja pri kliento kiu plendis pri unu el nia dungitaro. La kliento telefonis, kaj diris pri lia opinio ke tiu dungito uzas drogon.
Morgaŭ mi vizitos kun Scott por ke vidu lian novan apartamenton en Riverside. Ankaŭ mi planas tondi lian hararon.
Mi esperas ke mi povu ĝui duan libertagon morgaŭ sen prilaboreja maltrankvilaĵo liverita per telefonvoko.
No comments:
Post a Comment
Komenti