2017-07-10

Meze de julio

Jen tago libera, sed ĝi ne estas vere tute libera ĉar mi devis ĉeesti kunvenon pri la “reiri-al-lernejo” promocio de niaj hartondejoj. Mi iris kun du aliaj kunlaborantoj. Unu estas mia estro. La posedanto de la hartondejo.
       La kunlaboranto kiu ne estas la estro faris stultajn demandojn al la aliaj ĉeestantoj tie. Mi kaj mia estro estis iom embarasigitaj. 
     Mi devis forlasi la kunvenon iom frue por veturigi mian fraton al lia kuracista rendevuo.
    Mi veturigis la aŭton trans la riveron de nia urbo dufoje kaj vidis la belajn nubojn tropikajn kreskantajn super la urbo. 
    Mi fine alvenis hejme kiam fulmŝtormo komencas.


2011-11-19

Tro Varma Novembra Tago


   Mi komencis dekori la enan parton de la domo hodiaŭ por kristnasko,  malgraŭ la fakto ke la dankodonada festo-tago ne  jam  pasis. La venonta semajno estos tre okupata de taskoj. Tial,mi decidis eĉ komenci la kristnasko-dekoradon nun. Ni ne ŝaltos la eksterajn lumojn ĝis la nokto de la dankodonado-festotago.

   Hodiaŭ mi renkontis Karla, regiona estro de mia laboro. Tio okazis bone. Ŝi diris ke mia direktado de la butiko estas tre bone.

   La direktanto de la tegmenta renovigo vizitis la domon hodiaŭ por kolekti la finan duonon de la pago. Nun la tasko estas tute farita.

    La vetero estas bela sed tro varma por mia amo de frida aero. Estas tro varme por kamenfajro, diable! Mi ĵus akiris grandan kvanton da kamenligno.

2011-11-07

Nova Tegmento Por La Domo

Konstruistoj novigis la tegmenton de nia domo antaŭ du tagojPost la laboristoj forveturigis la rubujegon el la alirvojon mi tiam povis parki en la ordinara preferata loko en la remizo. Sed antaŭ ol veturigi la aŭton tien mi unue promenadis ĉirkau la alirvojo portanta balailon kaj serĉanta falintajn najlojn!  Mi trovis plurajn kuŝanta kie la rubujego sidis..

Mi feliĉas ĉar ĝi finfine estas tasko farita!

2011-11-01

1a de Novembro 2011


Hieraŭnokte mi celebradis Halovinon kun familianoj ĉe la domo de Roberto kiel kutime. Antaŭ la alveno ĉe la domo de Roberto mi ekvidis Mirian promenanta antaŭ ŝia domo ,do mi parkis tie kaj komencis tre interesan konversacion apud ŝia naĝbaseno. 

Mi ĝuas libertagon hodiaŭ. Mi tre bezonis tiun ĉi libertagon pro la multo da laboro tra la pasinta semajno. La ĝuado ĉesis kiam mi ricevis telefonvokon de Ninja pri kliento kiu plendis pri unu el nia dungitaro. La kliento telefonis, kaj diris pri lia opinio ke tiu dungito  uzas drogon.
    Morgaŭ mi vizitos kun Scott por ke vidu lian novan apartamenton en Riverside. Ankaŭ mi planas tondi lian hararon.
   Mi esperas ke mi povu ĝui duan libertagon morgaŭ sen prilaboreja maltrankvilaĵo liverita per telefonvoko.