2011-11-19
Tro Varma Novembra Tago
Mi komencis dekori la enan parton de la domo hodiaŭ por kristnasko, malgraŭ la fakto ke la dankodonada festo-tago ne jam pasis. La venonta semajno estos tre okupata de taskoj. Tial,mi decidis eĉ komenci la kristnasko-dekoradon nun. Ni ne ŝaltos la eksterajn lumojn ĝis la nokto de la dankodonado-festotago.
Hodiaŭ mi renkontis Karla, regiona estro de mia laboro. Tio okazis bone. Ŝi diris ke mia direktado de la butiko estas tre bone.
La direktanto de la tegmenta renovigo vizitis la domon hodiaŭ por kolekti la finan duonon de la pago. Nun la tasko estas tute farita.
La vetero estas bela sed tro varma por mia amo de frida aero. Estas tro varme por kamenfajro, diable! Mi ĵus akiris grandan kvanton da kamenligno.
2011-11-07
Nova Tegmento Por La Domo
Konstruistoj novigis la
tegmenton de nia domo antaŭ du tagojPost la laboristoj forveturigis la
rubujegon el la alirvojon mi tiam povis parki en la ordinara preferata
loko en la remizo. Sed antaŭ ol veturigi la aŭton tien mi unue
promenadis ĉirkau la alirvojo portanta balailon kaj serĉanta falintajn
najlojn! Mi trovis plurajn kuŝanta kie la rubujego sidis..
Mi feliĉas ĉar ĝi finfine estas tasko farita!
Mi feliĉas ĉar ĝi finfine estas tasko farita!
2011-11-01
1a de Novembro 2011
Mi ĝuas libertagon hodiaŭ. Mi tre bezonis tiun ĉi libertagon pro la multo da laboro tra la pasinta semajno. La ĝuado ĉesis kiam mi ricevis telefonvokon de Ninja pri kliento kiu plendis pri unu el nia dungitaro. La kliento telefonis, kaj diris pri lia opinio ke tiu dungito uzas drogon.
Morgaŭ mi vizitos kun Scott por ke vidu lian novan apartamenton en Riverside. Ankaŭ mi planas tondi lian hararon.
Mi esperas ke mi povu ĝui duan libertagon morgaŭ sen prilaboreja maltrankvilaĵo liverita per telefonvoko.
Subscribe to:
Posts (Atom)